.
Praktikejo

@ Antaux pagxo


K I U : Bonkori (webmaster) , H O R O : 1998³â 5¿ù21ÀÏ 20:22:47

[KANTO]La espero : Himna Esperantista

Teksto de Dro. L. L. Zamenhof.

En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu gxi al loko.
Ne al glavo sangon soifanta
gxi la homan tiras familion:
Al la mond' eterne militanta
Gxi promesas Sanktan harmonion.

Sub la sankta signo de l'Espero,
kolektigxas pacaj batalantoj,
kaj rapide kreskas la afero
per laboro de la Esperantoj.
Forte staras muroj de miljaroj
inter la popoloj divititaj,
Sed dissaltos la obstinaj baroj
per la Sankta Amo disbatitaj.

Sur neuxtrala lingva fundamento,
komprenante unu la alian
la popoloj faros en konsento
unu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaro
en laboro paca ne lacigxos,
Gxis la bela songxo de l'Homaro
por eterna ben' efektivigxos.

De Bonkori~.

** MIDI dosiero <laespero.mid>

@ ¾ÕÀ¸·Î °¡±â